Ĉiuj bezonas ŝancon

Reveni al — En Esperanto

“La ligna distrikto, 25. La Ŝirmejon ne forlasu – estas vian vivospaco! Ĉiu meritas ŝanson!” gajaj kaj kvietaj voĉoj sonis el la radio.

La alta kaj svelta knabo en jako de Firokami Universitato atente observis korton. Li estis 13 jaraĝa, eble pli eble malpli – orfejaj infanoj neniam aspektas je sia aĝa. La jako  certe, apartenis ne al li, ja tiaj, kiel li ne havas ŝanson eniri la Universitaton de la diamanta urbo. Odens estis la bandestro de similaj knaboj. Ili estis ĉi tie, apud sia ĉefo, la pretaj blinde apogi ajnan frenezan ideon.

“Hoj, kien vi spektaĉi?” minacante demandis Odens, bataleme ekskuis per kapo, deĵetante la helajn harojn malantaŭen.

La knabo al kiu adresis Odens – la magra, ankaŭ la alta, memenkape la saĝulo. Ĉie, kie estas multe infanoj – kaj en tia orfejo vivas pli ol mil da infanoj – ekzistas tiuj. Ĥeĝ. Li ĉiam iomete kurbiĝis, kvazaŭ li malvarmiĝis, malhelaj kreskiĝintaj haroj estis ĉiam hirtiĝitaj, kvazaŭ iu hirtigis ilin, pensemaj brunaj okuloj ĉiam kvazaŭ ridetis kaj ĉiam kaŝis triston. Ĥeĝ simple forturniĝis, nenion dirinte. Li, entute, estis ne tre komunikema.

La blondulo aŭdace kaj kroĉeme rigardis ĉirkaŭe, ĉu ne kuraĝas iu, nu, ne gravas kion, simple  ne kuragaxas ja iu.

“La Ŝirmejon ne forlasu – estas vian vivospaco!” trakriegis la feliĉaj infanoj el la radio. La kanto finiĝis kaj la reklamo insiste raportis al ĉiuj en korto, ke feliĉo estas vivi en la Ŝirmejo.

“Kolerigis!” ekkriegis al ili Odens kaj puŝis stangon, kie estis parolilo.

“Tio estas la bona ideo. Se al vi ne plaĉas via vivo, venu kaj ricevu la novan.” tiel okazas, kiam sonas la fraso de Jan Elm – la respondo al la strata demandado pri la projekto La Ŝirmejo, ĉirkaŭ ĉio silentiĝis.  La hazardo, certe.

Firokami – diamanta urbo-ŝtato solvis la problemon de senhejmuloj, nebonstataj infanoj, kaj senbezonaj bestoj radikale. Kiel ĉion, ke li solvis. Nova senator Aĵen Eĝekt kreis Ŝirmejojn.  La tri tipojn. La Infanirmejo – infana ŝirmejo. La Senhejrmejo – ŝirmejo por senhejmuloj. La Bestirmejo – ŝirmejo por bestoj. Tio estis la eksterurbaj tendaroj, eĉ vilaĝetoj. Aperis la leĝo kiu malpermesis al senhejmuloj situiĝi en Firokami kaj la Fortoj forveturigis ilin al La Ŝirmejoj. Ĉiuj senbezonaj bestoj, la senhejmaj aŭ hejmaj sed de kiuj homoj volis seniĝi – homoj devis porti ilin en ajnan lokan azilon kaj oni sendis ilin en la Bestirmejon.

La registaro proekto La Ŝirmejo – estiĝis sukcesa. Kiel ajna projekto por kio respondecas iu sola. Post ili ne estis sovaĝa burokratia kontrolado, ne ekzistis gravajn kaj necesajn instrukciojn. Por ciu ŝirmejo oni disponigis grandan terpecon, pro tio, kontraŭe de aliaj filantropaj projektoj, tie ĉi ĉiam estis loko por la bezonantoj. Tie ĉi ĉiam sufiĉis da manĝaĵo – ĉar La Ŝirmejoj ne simple vivis per registaraj investoj, ili havis siajn kampojn, ĝardenojn, farmojn. La homoj kiu laboris ĉi tie instruis la venantojn. Eĉ en Bestirmejo – hundojn kaj katojn oni trenis, ili partoprenis en diversaj ekspozicioj, laboris en kino, laboris kiel savantoj, kondukantoj, asistantoj, kaj tiel plu. De ĉi tie oni povus preni beston hejmen. Ĉi tien ciutempe oni povus alporti kaj fordoni beston. Neniu mallaŭdis tiujn, kiuj alportis bestojn. Laborantoj de La Ŝirmejoj ne penis enmanigi bestojn al novaj posedantoj. Se ies katino aŭ hundino naskis, posedanto povus simple alporti korbon kun ĉarmaj idoj en lokan azilon. Kaj ne lasi ilin ĉe la pordo.

Kun la senhejmuloj kaj homoj en malfacila situacio, estis same.  Senhejrmejo akceptis virinojn, kies edzoj batis ilin, eksajn malliberulojn, kiuj ne povis integriĝi en la socion, se senhejma virino havis infanon, ŝi povus veni al Senhejrmejo kaj loĝi tie kun li, neniu provis forpreni lin de ŝi. Nur se ŝi volus, ŝi povus doni lin al Infanirmejo. En La Ŝirmejoj homoj profesiatrejnis, povus resti labori kaj helpi tuj. Instruistoj estis dungitaj de emeritaj homoj, spertaj kaj lertaj homoj, kiuj volis labori.

Do, Infanirmejo. Infanirmejo estis la plej grava parto de la projekto. Ĉar ne nur infanoj, kun kiuj  oni kruela traktis, orfoj kaj strataj infanoj venis ĉi tien. Ajna infano, kiu ne sciis kiel al li vivi povus veni ĉi tien. Se liaj gepatroj ne zorgis pri li, se liaj gepatroj estis en skandala eksedziĝo, se la gepatroj kontraŭstaras gravedon, rilatojn, orientiĝojn, sekson, la vivan elekton de la infano, se ekzistis io, kio kondukis la infanon al streso — li povus veni al Infanirmejo. Li ricevis ĉambron, manĝaĵon, vestojn, li studis aŭ lernis iujn metiojn. Kaj iu ajn povis forlasi La Ŝirmejon en ajna momento, se li sentis sin sufiĉe certan por fariĝi parto de Firokami, nu, krom la bestoj, kompreneble.

La nova leĝo diris — ĉiuj rajtas vivi. Do, se la infano ne volis vivi kun siaj gepatroj, aŭ en la orfejo, aŭ simple ne volis vivi, kiel li vivis — li povus akiri duan ŝancon, akiri alian vivon. Nun, se la infano forkuris de la hejmo, La Fortoj unue eksciis ĉu la perdita infano estas en la Infanirmejo, demandis ĉu la infano plendis pri la gepatroj. Se la infano plendis, se li estis elĉerpita aŭ batita — La Fortoj komencis fosi sub liaj gepatroj. Se la infano silentis, neniu presis en la Infanirmejo. La Fortoj kontrolis liajn gepatrojn memstare. Ili eĉ povis ne diri al gepatroj ke la infano estis en La Ŝirmejo.

«Via infano estas sub protekto de Firokami», raportis la Fortoj. Tio signifis, ke la infano estis trovita, viva kaj bone. Sed ĉu li estas en La Ŝirmejo, ĉe la Fortoj, ĉe riĉa sinjoro, kiu prenis la infanon al la bontenado — la gepatroj ne povis scii. Se la infano volis iri hejmen — la Fortoj prenis lin hejme de La Infanirmejo.

Komence infanoj timis la Infanirmejon, senhejmuloj timis Senhejrmejon, sed poste ili ekvidis, ke la Ŝirmejo ne estis totalismaj kolonioj. Ili vere estis Ŝirmejoj. Tie oni povas vivi, manĝi, ripozi. Ili ekzistis, simple doni potencon al la malriĉuloj trairi la vivon plu.

Kompreneble, inter la infanoj estis teruraj rakontoj, ke riĉaj sinjoroj venas tien kaj akiris sklavojn kaj seksajn ludilojn. Nu, iuj elturmentitaj per malriĉo infanoj eĉ atendis tion. Sed vane.

Korifeoj de Firokami restis for de la Ŝirmejoj, ili ĉiam sciis, kie trovi netimitajn ludilojn.

Nur unu leĝo kaj nur tri lokoj solvis la grandajn problemojn de la socio. Firokami ĉiam faris tiel. Decidis. Aĝen preparis novan solvon por krimuloj kaj por mensa malsano. Kaj nun Firokami rigardis kiel funkcias tiu direkto. Kaj ĝi funkciis perfekte.

Sur la radioaparato, kantis kanto. Iuj de bandoj de Odens komencis danci en la ritmo.

Odens ekkoleris pro la anonco, pro la melodia flustro de la voĉo de la korifeo. Nenia nova vivo ne eblas esti por li, nur fabeletoj. Odens kaj miloj da infanoj vivis en ordinara orfejo. Kun ĉiuj la sekvantaĵoj. Kun venantaj perfortuloj, kun malbongustaj manĝaĵoj, kun stultaj kaj maljustaj reguloj. Senatano Aĝen diris, ke se la projekto de Ŝirmejo gajnfunkcios, tiam ĉiuj orfejoj estos rekonstruitaj laŭ tia plano. Sed ankoraŭ ĝi estis la ordinara orfejo.

La vigla rigardo de la verdaj okuloj de Odens falis sur vico da rubo-ujoj, ili ĉiuj estis fermitaj tiel ke ratoj kaj nekaptitaj bestoj ne povis atingi tien. Odens piedbatis unun kun strangolita krio, frapante la kovrilon. Lia kompanio ridis kaĵole. Li ridetis venke, la potenco ke li kaptis inter siaj samuloj oni bezonas teni. Li denove batis la ujon, kelkaj ruboj elfalis, la vento tuj prenis pakon kaj levis ĝin en la aeron.

«Kial vi faras tion?» Hedĝ subite leviĝis antaŭ li.

“Kion vi provokas?” Odens subridis.

«Kial vi malbonigi ĉion? Tiu seruro protektas nin de malsano kaj malpureco.

Odens rigardis sian bandon por senti la subtenon, kaj krude respondis:

“Kaj kio al vi?”

«Mi loĝas ĉi tie, same kiel vi.»

«Ĝi ne estas mia hejmo!» Odens elkracxas kun modera kolero.

La virblondulo malrapide moviĝis al Hedĝ. Lia vizaĝo estis tre proksima al la vizaĝo de Hedĝ. Sed tiu trankvile staris antaŭ li.

“Do kio? Nun vi loĝas ĉi tie. Kaj eble vi laboros ĉi tie. Povas esti kiel purigisto.”

«Mi neniam estos purigisto!» Odens siblis, proksimiĝante al Hedĝ pli proksime.

«Eble,» Hedĝ diris senbrue kaj foriris de Odens. «Eble mi estis malĝuste. Vi ne povus esti purigisto. Vi ŝatis malpurecon forte. Do vi provas turni ĉion en rubujon. Do vi sentas sin pli bone, kiel hejme, ĉu ne?

Odens ĵetis lian pugnon en la vizaĝon de Hedĝ, sed li forkliniĝis, se li scius, ke Odense batos. Kaj kiam. La bando silentis kaj rigardis ilin. Ilia gvidanto ne aperis en sia kutima splendo, ĝi signifis, ke li venĝos humiligon.

«Kion vi diris?» Odens demandis, minacante en lia voĉo.

«Vi aŭdis.» Hedĝ iris al la rubujoj, kolektante laŭ la vojo rubojn, kiuj elfalis el la rompita per Odens ujo.

«Stultaĉo,» diris Odens, kaj piedbatis Hedĝ kiam li turnis dorson al li. Hedĝ ne povis rezisti kaj tuŝis siajn polmojn la teron. Odens intence ekridis. La bando ankaŭ ekridis senvice. Ĉio estas bone. Ĉio estas kiel ĉiam. Ili havas potencon. Neniu ofendos ilin.

«Nur foriru, porkido,» Hedĝ rektiĝis, «ne provu komuniki kun mi, vi ankoraŭ ne scipovas tion.»

Odens volis ataki la junulon, sed io ekbrilis en la okuloj de Hedĝ, io, ke instinkto de mem-konservado rekonvinkis pri Odens.

«Mi ne volas komuniki kun vi. Neniu volas.” Odens eltordis liajn poŝojn kaj forĵetis iujn paperojn kaj aliajn rubojn sur la tero. «Forprenu ĝin ankaŭ, ĉar vi ŝatas puriĝi.»

«Eble vi estas tute da ruboj, Denso,» Hedĝ diris penseme.

«Frapfermiĝu, stultaĉo,» Odens diris kun kroĉitaj dentoj kaj iris al siaj virjunuloj.

La adoleskantoj ridis, incitis kaj ĵetis rubujon ĉe Hedĝ. Li forpuris ĉion, kaj komencis klopodi kun la rompita seruro sur la kovrilo. Li eltiris ŝraŭbilon el sia ĝinzo kun sennombraj poŝoj por ripari la seruron. Odens malfrue timis. Se Hedĝ havis ŝraŭbilon, kial li ne atakis lin? Se Odens havis ŝraŭbilon… Kial tiu drolulo ne batalas por potenco? Odens naŭzas. La humoro falis. Hedĝ balancis la kapon malkontente, klopodante la seruron.

«Fiku lin, ni iru, knaboj,» diris Odens. Li volis foriri for Hedĝ.

La knaboj sekvis lin. Nur ili malproksimiĝis, apud Hedĝ aperis Klej. La blondulo kun turkisaj okuloj, arogantaj kaj belaj. Estis klaĉoj, ke li estas amanto de instruisto … de instruistoj. Sed neniu vere sciis. Verŝajne, Hedĝ sciis. Eble ili ankaŭ fikas. Odens forturnis, sed la anĝelo-simila Klej allogis rigardon. Li estis malsimila al homo. Li moviĝis tiel gracie kaj estis tiel certa en si mem, ke oni volas esti proksime al li.

«Kio? Denso neniam perdos la ŝancon fari ĉion pli bonan por lia porka vivo?” demandis Klej moke.

Odens devigis sin forturni kaj forlasi la korton.

***

Graciema viro rigardis la fenestron ĉe Hedĝ, kiu riparis la seruron. Hodiaŭ oni vokis de la Senato. Ilia orfejo estos la unua por esti rekonstruita en la Infanirmejo. Kaj kiam la subskribita ordo venos – al Kerv, la ĉefa instruisto, helpanton bezonos. Li rigardis penseme al la infanoj en la ĝardeno.

***

La edukantoj kunvenis por vespermanĝi, estis bruego en la manĝoĉambro, kiel se svarmo de abeloj sieĝis florentan arbon.

Hedĝ, kiel ĉiam profunde pensita, eniris kaj sidiĝis ĉe la tablo. Odens atendis la vesperon, li planis venĝi. Li estas inteligenta. Li inventis ion, kio devigos Hedĝ bedaŭri pri liaj vortoj. Odens rigardis siajn amikojn kaj tri el la bandoj leviĝis el siaj sidlokoj. Hedĝ, kompreneble, ne rimarkis ion. La adoleskantoj alportis grandan nigran sakon, ili helpis al Odens alpreni lin kaj ĵeti la rubujon el ĝi al Hedĝ.

“Ĥa-ĥa! Nu, ĉu vi ŝatas tion? Nu, kiu nun estas tute el rubo? Ĉu?” Odens kriis, ridante.

Hedĝ skuis la kapon, ĵetante rubon de sia kapo kaj vizaĝo, ĝemis kaj stariĝis.

“Kompreneble, mi ne ŝatas ĝin, Denso. Sed mi komprenas, kion vi provas fari. Vi scias, ke vi ne povas atingi min kaj vi provas turni la tutan mondon en rubujon. Rubejo estas via komforta zono. Sed tio ne gajnfunkcios. Bonaj homoj ne ŝatas malpurecon. Neniu. Nek eksterne, nek interne. Vi provas  malpurigi min, Denso. Sed vi ne povas. Ĉar mi ne estas via nivelo. Do vi ankoraŭ estas ĵus rubo. Mi duŝos sin kaj ellavos ĉion. Sed mi ne certas, ke vi povas ellavi tutan rubujon el vi mem, Denso.”

Estis silento en la manĝoĉambro. Hedĝ estis kutime trankvila, neniu sciis, pri kio li pensis. Sed ĉiuj sciis Odenson. Kaj nun li altiris la atenton de ĉiuj al Hedĝ.

Hedĝ forlasis la ĉambron. Odens kuris post li, sed glitis kaj falis en la ĵetitan rubujon. Ĉiuj ridis. Odens en unu salto elis en la koridoro kaj kuris al sia ĉambro, ne preninte humiligon.

Kiam Hedĝ revenis, li prenis sxvabrilo kaj sitelon por purigi en la manĝoĉambro. Klej malofte venis al la manĝoĉambro, sed nun li venis. Kiel kutime, li trovis Hedĝ kaj aliĝis al li. Ĉiuj frostis.

«Hej, kial ni ĉiuj nur rigardas? Leviĝu kaj helpu,» li ordonis.

Klej  malofte ekparolis kun homoj krom Hedĝ. Sed kiam li parolis, ĉiuj obeis. Pluraj knaboj rapidis al ili. Unu knabino, maldika, en senforma malhela svetero kaj malhelaj rigida ĝinzo venis unue. Klej  levis sian brilantan, turkisan rigardon al la grupo de junuloj, kiuj estis kutime kun Odens.

«Vi,» li montris al unu da ili, «venu ĉi tien».

La knabo, Torrens, alvenis. Li provis rigardi for de la nehomaj okuloj de Klej .

«Jen, forportu ĝin.» — Klej  transdonis al li sakon da rubo.

“ Jes, mi rapide!” Torrance elkuris el la manĝoĉambro.

«Mi ne volas reĝi ĉi tie,» Hedĝ diris trankvile, Esperante, ne en la Firokamia lingvo.

— Mi scias, sed ke ni povas fari? — respondis Klej, same. — Vi provis.

Aĝani, la malhelhara knabino, kiu unue ekkuris por helpi ilin, aŭdis ilian konversacion ne la unuan fojon. Ŝi sciis, ke la du parolis iafoje en nekomprenebla lingvo. Iafoje ŝi ŝajnis, ke ŝi komprenas, kion ili parolis. Iun tagon ŝi komprenos ilian lingvon. Aĝani pensis, ke ili du ne apartenas al ĉi tiu mondo. Nu, almenaŭ Klej. Aĝani ne estas orfo, ŝia patrino turmentis ŝin, do ŝi loĝis ĉi tie. La knabino kutimis elpensi magiajn mondojn, kiel ĉiuj infanoj, kiuj bezonas fugxi ien. Kiam ŝi nur eniris la orfejon, ŝi estis tre timita. Aĝani timis ĉion — ke ŝi devos esti seksa ludilo por aliaj lernantoj, instruistoj. Kaj tiam ŝi vidis Klejon. La blondulo kun nekutimaj okuloj ŝajnis al ŝi anĝelon. Ĉiufoje, kiam ŝi vidis lin, ŝi sciis, ke nenio malbona okazos kun ŝi. Kaj ĝi estis vero. Neniu molestis iun ajn se Klej estis apude. La virbelulo portis malhelajn vestojn (kiel preskaŭ ĉiuj ĉi tie, tio estas praktike), sed pro iu kialo ĝi aspektis brilantan. Kiam ŝi aŭdis, ke li parolis en nekomprenebla lingvo, ŝi konvinkiĝis, ke li ne estis el ĉi tiu mondo.

Klej diskutis ion kun Hedĝ dum ili purigadis. Hedĝ diris ion kaj Klej  ridis. Tiel feliĉa, tiel brila, ke la adoleskantoj, kiuj tie estis ridetis kaj ridis ankaŭ. Aĝani ankaŭ sciis pri tia trajto de Klej. Homoj ĉiam ripetis sian humoron. Hedĝ rigardis karese kaj varme al sia amiko.

Kevr eniris en la manĝĉambron. Ĉiuj frostis. Kevr laboris ĉi tie lastatempe, li estas sarkasma kaj senhonta, sed justa kaj honesta instruisto. La adoleskantoj pensis, ke li estas amanto de Klej .

«Ĉu vi bezonas mian helpon?» Li demandis, liaj grizaj, travideblaj okuloj ĉirkrigardis la ĉambron.

«Ne, estro,» Klej  respondis senzorge.

“Bonege. Hedĝ, mi volas paroli kun vi. Venu.”

“Bone.» Hedĝ ridetis al Klej  kaj sekvis la instruiston.

Klej  sekvis ilin, haltis ĉe la pordo kaj ordonis:

“Nu, ni purigu merdon por nia ulo, kiun li ne povas teni interne.

La adoleskantoj, kiuj lacis de la persekutado de Odens, ridis. Ili estis feliĉaj al ĉi tiu ŝanĝo de potenco. Ili plene kontentis pri Klej  and Hedĝ.

***

Kevr malfermis la pordon de sia oficejo kaj gestis por Hedĝ eniri. La knabo eniris, ĉirkaŭrigardinte kaj sidiĝis en fotelon, etendis siajn longajn gamboj kaj kroĉis la fingrojn en la seruro. En la oficejo estis multe interesa, Kevr kolektis artefaktojn ĉirkaŭ la mondo aŭ kion li pensis, ke ili estas. Kevr sidis sur la rando de la tablo.

«Ĉu vi aŭdis pri la Ŝirmejo?»

“Sistemo de memregulaj centroj por bestoj, infanoj kaj senhejmuloj? Kompreneble.”

“Bone.” — Kevr tuŝis luman glatan tabloplaton. — «Vi scias, Firokami volas ke ĉiuj orfejoj laboru tiel.»

“Mi aŭdis. Eble tio estas bona ideo. Mi ne scias.”

“Nu. Nia hejmo estos rekonstruita unue.”

Hedĝ suspiris. Li ne ŝatis ŝanĝojn, kiujn li ne povus kontroli.

“Do?..”

«Mi estos altranginstruisto.»

“Mirinde!” Hedĝ ridetis. Li ŝatas pragmatan logikan instruiston. “Mi vere ĝojas.”

“Jes. Nu, mi bezonas helpanton. La reprezentanto de infanoj. Ilia voĉo.”

«Ho, nu, mi … sed mi ne estas populara ulo, eble vi povus trovi …»

«Vi ne devas esti populara ulo. Vi devas esti inteligenta kaj atenta.”

«Um … instro, mi ne tre atentas.» Li ridetis kvazaŭ subridetis. Li frotis sian frunton.  “Klej. Vi devas dungi Klej. Ĉiuj amas lin.

«Jes, mi pensis pri li, sed li sekvas vin. La tuta tempo.”

«Jes,» Hedĝ ridetis varme.

“Do, bone. Vi plene konvenas al mi, kiel la reprezentanto. Klej estas via helpanto kaj … vi povas elekti pli da helpantoj.

Hedĝ enprofundiĝis en liajn pensojn, frotis sian mentonon kaj diris:

«Mi prenus Odens.»

«Odens Hill? Ĉu vi certas, ke vi havas tempon por tio?”

“Jes, mi certas, ke mi povas solvi tion.” Hedĝ ridetis.

«Nu, morgaŭ, ĉiuj triope venu al mi en la naŭa matene.»

“Aha. Dankon, instro. Mi ĝojas, ke vi estas la estro nun ĉi tie.”

“Ne mi. Nova direktoro estos sendita ĉi tien. Kaj … Mi ne scias, kiu li estos.”

“Bone, eble ni povas solvi kun li, ankaŭ”

“Mi esperas tiel.”

Hedĝ kapjesis, leviĝis kaj eliris.

***

Odens kuŝis en sia lito kaj rigardis la plafonon. Li volis morti. Li neniam forlasos la ĉambron. Kaj ne permesos ke iu eniru. En la ĉambro vivis pli sep junuloj. Sed li ne zorgas pri tio. Nun ĉi tiu estas lia ĉambro. Malbenita stultulaĉo. Li devas detrui lin kaj rekuperi potencon. La pordo akre malfermis. Odens saltis sur la lito, preta protekti sin. Hedĝ kaj Klej. La perfekta vizaĝo de Klej estis tiel senpasia, ke ŝajnis preskaŭ malican. Hedĝ rigardis, kiel kutime, trankvila, mielaj okuloj ridetis.

«Kaj denove saluton, Denso,» diris Hedĝ.

Odens ne respondis.

“Ĉi tie ĉio ŝanĝos.”

Odens provis ekscii kiel venki Hedĝ.

«Ne trovu.» Klej diris trankvile.

«Denso, ne timu. Cxi tie estos filio de la Ŝirmejo. Kevr diris, mi estos la reprezentanto de la geknaboj. Klej estos mia helpanto.”

Odens atendis, ke ili komencu bati lin.

«Mi volas, ke vi ankaŭ estu mia helpanto.»

«Kio? … mi?»  Odens ne atingis kion diras Hedĝ.

La knabo enprofundiĝis al la lito de Odens, Klej marŝis al la fenestro.

«Kion vi pensas? Ĉu vi povas solvi tion?”

«Hedĝ, ĉu vi mokas min?»

“Ne. Vi povas demandi Kevr. Morgaŭ en la naŭ ni devas veni al lia oficejo. Se vi konsentas.”

«Mi … ĉu vi ne devas koleri min? Pardonu min, mi estis nur … kial vi bezonas knabon, kiu estas farita el rubo?” Odens demandis subite.

«Nu, eble mi scias kiom da akvo vi povas ellavi ĝin.» Hedĝ ridetis. «Nu, ĉu vi estas kun ni?»

“Kompreneble … jes.”

«Ne preterlasu vian ŝancon, Denso,» Klej subridis.

«Mi ne igos.» Odens esperis, ke lia vivo nun ne estas frapo, kiel antaŭe.

“Jen la nova vivo! Ĉiuj bezonas ŝancon!” – bojis en la fenestra reklamo.

«Estas bona ideo…» melodie flustris Jan Elm.

Reveni al — En Esperanto

Добавить комментарий

Заполните поля или щелкните по значку, чтобы оставить свой комментарий:

Логотип WordPress.com

Для комментария используется ваша учётная запись WordPress.com. Выход / Изменить )

Фотография Twitter

Для комментария используется ваша учётная запись Twitter. Выход / Изменить )

Фотография Facebook

Для комментария используется ваша учётная запись Facebook. Выход / Изменить )

Google+ photo

Для комментария используется ваша учётная запись Google+. Выход / Изменить )

Connecting to %s