– Kiam jam? – Virnigreska hirtiĝis senpancience.
En Urbo estis fride. Virnigreska ne ŝatas viziti ĝin, li vivis ekster la urbo, sur la bordo de rivero. Dorna kaj malpura neĝo grincis sub piedoj de diskurantaj personoj, kiel rompita vitro.
… – mirinde! Arboj en arĝento! Mi amas vintran fabelon! – ridetanta frauxlino paŝis dorsantauxen kaj rigardis la junan viron, la fianĉon aŭ la edzon.
Li ridetis kaj diris nenion …
Virnigreska subridis mense, rigardante ilin per malestima rigardo. La vintra fabelo, ŝi trolegis statusojn en sociaj retoj.
– Nu, donu al li reveni en sin mem. Viron oni buĉis ĝis morto. – respondis lia kolego, ankaŭ brilanta, sed pli hela ol lia amiko.
– Sovaĝuloj.
Malrapide kunveniĝis la aliaj , unu post la alia, en paroj, en grupoj. Virnigreska rompis branĉon de glaciiĝintaj beroj, metis ĝin en la buŝon, kaj tuj kraĉis. Amaraj. Ĉe la rivero kreskis la samaj arboj, beroj sur ili aspektis simile, sed estis dolĉaj, kvazaŭ oni manĝus dolĉan glacion. Ĉio en tiu ĉi Urbo estas tiel – nur aspektas kiel la vivo. Li observis malkontente la promenantan pareton. Virino afektis, laŭvice surmetis pozojn el instagramaj bildoj, la viro ĉirkaŭrigardis perplekse, fojfoje ŝmirante laŭ la frauxlino per rigardo. La rigardo de la viro stopigxis sur Virnigreska, li komencis zorge enrigardiĝi, sulkigis la brovojn, kvazaŭ luktante por kompreni ion. Virnigreska forturniĝis.
– Rigardu, kio ĝi estas?.. – la viro kapindikis tien, kie la kolegoj de Virnigreska daŭre venis.
– Kie? – kun intereso demandis la knabino, ŝi rigardis al la bordo, kien rigardis viro – arboj kovritaj per korvoj, la vendejo malsupre, kaj ŝia intereso velkis. – Mi ne scias … do, ankoraŭ mi, ci scias, amas kiam neĝas per flokoj, neĝus nun!..
Virnigreska eksakris.
– Frostiĝinta akvo de la ĉielo, nur mankas, jes, – li diris.
Lia kolego ridetis.
– Vi solvas tion, ĉu ne?
Virnigreska kurbiĝis, transpaŝis de piedo al piedo. Fakte, tio estis la respondo. Jes, li. Kaj nun li ne volas preterlasi la ĉefan momenton.
La frauxlino estis apud dudekjaraĝa, ŝi havis dikan skarpon, dikan ĉapon kun granda bulkvasto, ŝi iris senrektigante la genuojn, ŝajnigante infantilismon anstataŭ senpereco. La viro aŭskultis la pepadon de sia amikino. Ŝi ne estas la edzino, identis Virnigreska. Vivas kune. Kelkajn jarojn. Ŝi kredas ke estas la edzino, ke havas familion. Li kredas ke estas absolute libera. Ke iam iuj venos por li. Virnigreska volis ekkraĉi, sed li ne volas kraĉi en Naturon.
La venantoj salutis, parolis, iuj kapjesis al Virnigreska, diskutis ion inter ili. Li ankaŭ kapjesis al iuj, al iuj li ridetis. lia brilanta senpasia kolego transprenis al si la dezirantojn paroli, fakte, li estas ĉi tie por tio ĉi, kiel media sekretario.
Ĉirkaŭ la kadavro ruliĝis polico kaj criminologoj. Virnigreska staris iom malproksime, por vane ne malhelpi, laboru ili. Sur la blanka neĝo ruĝis la makulo. Iam ĝi estis homo. La korpo transformiĝis je kaĉon. Ĉirkaŭe situis indiferentaj skatoloj de domoj kaj aŭtoj. Kutima urba korto de ordinara mondo. Kaj la murdo. La kutima. Renkontiĝis Mondo kaj Kontraŭmondo. Neniiĝo. La prefikso “kontraŭ” povis inkludi ĉion – la koloron de haŭto, de hararo, de okuloj, kraniformon, lingvon, la nomon de la imagata amiko – oni nomas religion, seksan preferon, landon de naskiĝo, loĝdistrikton, uniformon … kaj tiel plu. En la neĝo estis peco de karno, la resto de la kontraŭuniverso. Kaj alia peco de karno, restinta de alia universo, ie vagadas, eĉ ne sciante, ke mortis en tiu kunpuŝiĝo.
– Finfine! – li apenaŭ ekkriis, sed lia gorĝo eligis nur mallongan kaj malaltan grakan sonon. Ĉe la muro de domo, apogante je ĝi, provis rektiĝi la malhelhara fraŭlo. Kun sukcena haŭto kaj okuloj de la sama nuanco de koloro, kvazaŭ plene aspergita per ora farbo. Li estis tre malfortita kaj konfuzita. Nu, kompreneble. Virnigreska proksimiĝis al li.
– Saluton, Alik.
– Saluton… – la fraŭlo provis ektusi, ĉar la voĉo sonis raŭke kaj obtuze.
– Ne streĉu vin, mia nomo estas Azat.
– Al …
Virnigreska – Azat – levis sian manon, ridetis.
– Alik, jes. Mi scias. Ĉu vi bezonas helpon?
La fraŭlo ankoraŭ ne reviviĝis de la konsterno.
– Iru, iru. Ne timu, mi ne faros al vi malbonon.
Azat ĉirkaŭprenis Alik-on je la ŝultroj, kaj preskaŭ supergrunde, transportis al la arboj en la korto.
La restintoj singarde rigardis al la paro. Alik rigardis al la homamaso.
Azat demetis la nigran jakon, kovris per ĝi la fraŭlon. Li ekridetis dankeme, envolvis sin. Li eĉ ne rimarkis ke la viro estis vestita. Virnigreska estis kiel unueca fragmento de mallumo. Alik ekridetis al la komparo, eksidis sur la benkon sub la arboj. Brilanta kolego de Azat apartiĝis de la aliaj kaj alvenis Alik-on, etendis sian manon.
– Julij. Julj.
– A… Alik. – li donis al Julj la manon.
– Mi estas frato de Azat. Tenu. – post la manpremo, la viro transdonis al li tason, ŝajne, kun kafo aŭ teo.
– Dankon. – Alik prenis la trinkaĵon. Bongustega likvaĵo varmigis lin interne. Kvankam ne estis tro malvarme. Ne tiom malvarme, kiom estis ĉitage. Alik trinkis teon aŭ ne teon, la ion, ion bongustan kaj varman, kaj li rigardis en la korton. Policaj aŭtoj, amaso da homoj. Laŭgrade komencis reveni la memoro.
– Ĉu vi estas policistoj, ĉu ne? – demandis Alik.
– Nu, oni povus diri, ke jes. – Julj ridetis.
Alik rigardis al Azat kaj Julj, malsamaj kaj nekapteble similaj, io estis en liaj okuloj. La Ŝtatsekuristoj, verŝajne, rimarkis Alik.
– Mi ne konas ilin. Nu, mi vidis kelkfoje ilin, ili ĉiuj kunumis tie ĉi. Ni ne havas … Mi volas diri, ni neniam kverelis. Mi eĉ ne scias kial ili iris post mi … mi povas montri tiujn. Poste, mi memoras baton kaj nenion plu. Ŝajne, ili perdis intereson, kaj tie… ili mortigis iun, ĉu?
Alik tiris sian kolon por vidi ion malantaŭ la polico.
– Jes, oni mortigis. Kaj tial, ni volas preni vin kun ni. Ĉi tie estas danĝere. Kaj resti tie ĉi por longa tempo estas danĝere. – diris Azat.
– Kien? Kien vi forprenos min?
– Tien, kie estas sekure. – Virnigreska hmis.
– Nu … bone, mi nur devas preni miajn aĵojn.
– Poste. Unue, ni atingos la lokon, kaj poste, se vi volas … tio estas grava. – Azat ne rigardis la policanojn, li rigardis la fraŭlon.
– Nu … bone.
La restintaj kolegoj de Azat kaj Julj, silentis, sed singarde rigardis kion Alik parolas kaj faras. Li sentis, ke povus paroli kun ĉiuj, kaj ĉiuj estos ĝentilaj, amikemaj kaj pretaj helpi. Eble li scias ion gravan? Kaj kial tiom da homoj?
Ankoraŭ duopo venis, ekvidis Alik-on kaj ekridetis, ili nerimarkeble interŝanĝis per nekompreneblaj signoj kun la aliaj, kvazaŭ ne volis malhelpi.
– Nu, sidiĝu, rekonsciiĝu, – Azat diris kun rideto.
Alik ekridetis malforte responden.
Azat profunde, kontente ekspiris. Bone rezultiĝis.
***
– Ed, ĉu, io evidentiĝis? – sindirektis la policano al la juĝesploristo.
Ed, viro kun agrabla, sed laca vizaĝo ekspiris laŭte.
– Ne, mi ne komprenas tiun ĉi aĉaĵon! Vivis knabo, li studis en la instituto, ĉu biologo, ĉu botanikisto, diablo komprenu ilin. Li iris en vendejon kaj lokaj brutuloj atakis lin laŭvoje, la vendistino vidis la bandon kaj kelkiuj postsekvis lin, Alik-on Kim-on.
– Impertinenta junularo, kiel simioj, kiuj kreskos el ili? – kapneis la policano.
– Ŝimo. Ili plenkreskiĝis jam.
– Sed tiuj estas nia estonteco, ĉu?
– Ne nia jam – Ed Gorsky snufis, kraĉis en neĝon kaj ekfumis cigaredon. – Ajna aĉaĵo mortigos nin antaux la estonteco.
La policano kapjesis.
– Jes, kial tiom multas korvoj?! – ekkoleris subite Ed.
– Ili estis tie ĉi, kiam ni alvenis, Ed, ili vivas tie ĉi, eble.
– Timinde, – Ed ekkurbiĝis, – Kaj ĉiuj silentas.
Li volis ĵeti sian cigaredstumpon en neĝon, sed ial alidecidis, faris kelkajn paŝojn al urno kaj iris al la kadavro kaj kriminalistoj.
***
– Kvietiĝis? – demandis Azat.
Alik kapjesis, eĉ ridetis, hele, kaj preskaŭ certe.
– Ĉu vi ne timas min?
– Ne.
– Nu, venis la tempo.
– Kien, tamen? – demandis Alik, envolviĝis en palton de Azat.
– Hejmen. – Azat tusxis per sia mano la hararon kaj dorson de Alik. La palto komencis premi la fraŭlon, disfluante sur li kiel mallumo. Alik krieris obtuze.
– Ne timu, ni estas tiuj, kiuj estas bonaj. – Azat ridetis. Nigra nepenetrebla rigardo iĝis senkompata. Momente pli frue ol la okuloj de Alik kovris per mallumo. Do, li alkutimiĝos. Sur neĝo, sur la loko de la fraŭlo restis nigra plumo. Azat levis ĝin kaj pikis ĝin en sian ŝultron, profunde, sango aperis ĉirkaŭe, li facile kaj ne vaste eksvingis per siaj brakoj, kaj la korvo leviĝis for de la tero.
– Ni foriru! – grakis Julj.
– Eble per grupoj, nerimarkeble? – iu proponis.
– Ni estas kornikoj, kiuj atentas nin? – Julj ekridis kaj ekflugis en la ĉielon. La korvaro forflugis supren for de la arboj, por momento nigrigis la ĉielon. Ed postrigardis la korvaron penseme, sed li ne povus diri, pri kio li pensis.
– Ni satvoris tie, tie estis tre grandajn porciojn … – diris la fraŭlino vestita en trikitan ĉapon, al viro. Pri la vojaĝo al Egiptio. La viro kun doloro en la okuloj, kaj eble en la koro, rigardis post la korvaro.
La korvaro flugis tra mondoj, foliumante la Multiverson, kiel libron. La vojon hejmen, ili sciis tre bone. Azat singarde superkovris la plumon per la siaj kaj flugis iom malrapide, Julj kaj kelkaj aliaj korvoj silente kaj diligente asekuris lin ĉiuflanke.
Absolute hazarde, malamon implikitan en amason de malutileco trafis la enkarniĝinta menso de Naturo el la vera mondo, ekster la fizika universo. Pro tio ĉiuj kunvenis, por rigardi unuajn paŝojn kaj unuajn vortojn de la reala vivo de estonta Grava Naturo, kiu donacas La Vivon.
Albireo, 8/02/2017